ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

ILEI kaj UEA subtenas la universitatan trejnadon

        Tra la lastaj du jaroj UEA kaj ILEI kunlaboris por finance kaj praktike subteni la instruisto-trejnan programon de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Pollando. Ili tion faris per disponigo de kvar stipendioj en la valoro de 250 euroj, por helpi al precipe junaj kursanoj el malpli pagipovaj landoj mildigi la kurs- kaj vojagh-kostojn de la partoprenado. Prioritaton oni donis al tiuj, kiuj povis demonstri klaran intencon aktive instrui la lingvon poste au ech dume. Spertoj el tiuj jaroj montrighis pozitivaj – kelkaj subtenitoj nun aktive instruas; iuj ludas pliajn aktivajn rolojn, chu en junularaj, lokaj au landaj asocioj. Tio inkluzivas freshbakitajn esperantistojn, kiuj ene de tri-kvar jaroj levis sin al la universitata nivelo.

        Por 2011, UEA kaj ILEI denove anoncas la eblon pri la nove lanchota tri-jara kursaro pri interlingvistiko, kiu kovras vastan gamon de temoj – lingvo, kulturo, literaturo, tradukado, utiligo, kaj – nelaste – pedagogio. La kurs-komenco okazos en septembro 2011, kaj la stipendioj rilatos al la unuaj du semestroj de la ses-semestra tuto. Tiu kurso estas en la universitato plene oficiala, kursfinintoj ricevos shtate rekonatan diplomon. Vidu informojn en la aldonita informilo.

        Kandidatighoj por la kursaro akcepteblas ghis la 15a de augusto, 2011. Petoj por stipendioj akcepteblas ghis la 20a de julio, au surloke ghis la tria tago de la Universala Kongreso; la ricevontoj estos deciditaj en la UK de UAM (Koutny Ilona), UEA (Claude Nourmont-Moon), ILEI (Zsofia Korody) kaj Edukado_net (Katalin Kovats). Kandidatoj bonvolu liveri kutimajn biografiajn informojn, kun emfazo al instruado de lingvoj, ekzistanta au estonta instruado de au pri Esperanto. Preferon ricevos junaj kandidatoj kun limigita pagipovo, kiuj povas klare montri intencojn instrui Esperanton au alimaniere aktivi movade dum kaj post la kurso. Ricevontoj de stipendioj devos subskribi kun la stipendiantoj kontrakton pri plenumo de la kursodevoj.

        Sendu kandidatigajn petojn al:  Koutny Ilona (interlin@amu.edu.pl), Zsofia Korody (zsofia.korody@esperanto.de), Claude Nourmont Moon (moonmont@pt.lu) kaj Katalin Kovats (katalin.kovats@gmail.com).

        Pliaj informoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html.

        Ne maltrafu la okazon! Reagu rapide!

    Informilo en PDF-formato.